Search the web
Sign In
New User? Sign Up
per-esperanto-KINO · Klasikaj kaj nuntempaj filmoj
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Show off your group to the world. Share a photo of your group with us.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
Pri la nova Prezidanto de UEA   Message List  
Reply | Forward Message #128 of 1161 |
Pri la nova Prezidanto de UEA

vi povas legi en Vikiedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Probal_Dasgupta

---
Luis Guillermo Restrepo Rivas
http://skribitaj-pensoj.blogspot.com
http://luisguillermo.com

---------


Probal Dasgupta

El Vikipedio

Probal Dasgupta

Naskighloko     Kalkato
Naskighdato     19-a de septembro 1953


Probal Dasgupta [Probal Dasgupta, foje esperantigita kiel Dashgupto] (naskighinta en Kalkato la 19-an de septembro 1953) estas Barato esperantisto, leksika esploristo kaj nuna prezidanto de UEA. Li estis elektita por trijara periodo en la Jokohama Universala Kongreso en augusto 2007.

Probal DASGUPTA naskighis la 19-an de septembro 1953 en Kalkato (en Barato), doktorighis en Nov-Jorka universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis lingvistikon en tri barataj universitatoj.

En la universitato de Hajderabado, li estis direktoro (2000-2006) de “Programo por Studi Baraton” por fremdaj studentoj, kiu sub li ighis tutlande konata pionirajho pontofaranta inter europaj/usonaj gejunuloj kaj la barata universitata medio. Li estis en tiu universitato ankau la dekano pri humanistiko (2001-04). Ekde augusto de 2006, li entreprenas en la Barata Statistika Instituto (en Kalkato) leksikajn esplorojn. Esperanto rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto.

En Esperantujo, li estas konata chefe kiel verkisto, tradukisto kaj kritikisto. Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1983, li ighis ghia vicprezidanto en 2001.

Jam kiel 17-jarulo (1969-1970) li korespondis kun Kolomano Kalocsay pri la tradukado de Tagore, pri la ata-ita-problemo kaj pri frazeologio DOMFABRIKO: 6000 frazeologiaj esprimoj hungaraj-Esperantaj, helpante el vidpunkto de la lingvoj bengala kaj hinda. Kalocsay traktas kun li komplikajn gramatikajn problemojn, kvankam li scias pri lia juneco (gratulas lin pro abiturientigho) (vidu: Selektitaj Leteroj de Kálmán Kalocsay, Budapest 2006).

Al la movada vivo, li kontribuas ekde la Rejkjavika UK en 1977. Tuj post la Rejkavika kongreso, li tri semajnojn volontulis en la Centra Oficejo de UEA. Li poste reprezentis Universalan Esperanto-Asocion che Unuighintaj Nacioj inter oktobro 1977 kaj januaro 1979, kion faciligis la cheesto de Ralph Harry kiel la estro de la australia delegacio en UN. Post tio oni kreis la Novjorkan Oficejon de UEA por daurigi lian laboron.

Li servis kiel volontulo de UEA (1980), kaj kiel komitatano (1983-86). En UK-oj, li estis trifoje reghisoro de la kongresa temo. Iama prezidanto de sia landa asocio (1987-89) – kiun li kunfondis en 1982 – li poste ighis la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono.

Printempe de 2007 li kandidatis por la posteno de la prezidanto de UEA, kaj estis tiel elektita.


Verkoj

    * Nomi kaj karakterizi (En: De A al B ; fest-libro por la 75a naski^g-tago de D-ro André Albault, 1923 - 14 majo - 1998 / Hrsg.: Haupenthal, Reinhard ; p.75 - 82)
    * Facila lingveto, peza lingvego, chu? (En: Menade bal püki bal : Festschrift zum 50. Geburtstag von Reinhard Haupenthal ; p.83 - 94)
    * Degree words in Esperanto and categories in universal grammar (En: Interlinguistics : aspects of the science of planned languages / Hrsg.: Schubert, Klaus ; p.[231] - 247 : bibliogr. p. 246 - 247)
    * Adverboj en Esperanto (En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo: II Esperantismo : [La junta de gobierno presidida por el Magfco. y Excmo. Sr. Rector, decidió la publicación ... come homenaje al profesor Don Juan Régulo Pérez con motivo de su jubilación, a los 70 ańos...] ; p.[119] - 130)
    * Towards a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture (Pune: Dashgupta, [1987]. - [28] p. : bibliogr. p. 28) Dashgupta, Probal:
    * Culture, sharing and language (En: Rights to language: equity, power and education : celebrating the 60th birthday of Tove Skutnabb-Kangas / Hrsg.: Phillipson, Robert ; p.[49] - 51)¨Dashgupta, Probal:
    * Kategorioj, la fleksio, la lingvistiko, kaj radikoj en Esperanto (En: Centjara Esperanto : jubilea libro de Akademianoj ; p.63 - 75)
    * La toleremo kaj aliaj artoj (En: Lingva arto : jubilea libro omaghe al William Auld kaj Marjorie Boulton / Hrsg.: Benczik, Vilmos ; p.40 - 49)
    * Toward a dialogue between the sociolinguistic sciences and Esperanto culture (En: Esperanto, interlinguistics and planned language / Hrsg.: Tonkin, Humphrey ; p.[140] - 171 : bibliogr. p. 169 - 171)
    * La lingvo kaj la rajto je komunikado (kun Renato Corsetti, Humphrey Tonkin, En: Esperanto: the solution to our language problems : studies and articles on language problems, the right to communicate and the international language (1959-1981) / Hrsg.: Eichholz, Rüdiger ; p.298 - 361 : ilustr.)

Tradukoj

    * Manashi DasGupta: Dormanta hejmaro (romano - Trad. el la bengala Probal Dashgupto. Antauparolo de Claude Piron. - Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2006. - 240 p.) ISBN 90 77066 20 9
    * Manashi DasGupta: Mi juna (Trad. el la bengala Probal Dashgupto. Antauparolo de Meva Maron. Ed. Kris Long. - Rotterdam: Esperantaj Kajeroj, 1989. - 102 p.)
    * Rabindranath Tagore: Primico (poemoj - trad. Probal Da^sgupto. - Köbenhavn: TK, 1977. - 114 p.)
    * Upendronath Gangopaddhae: Klera edzino (El la bengala trad. Probal Dashgupto. [Antauparolo: John C. Wells]. - Pisa: Edistudio, 1994. - 184 p.)

 
--
Lic. Luis L. Kordova Arejano
Jura Fakultato-Meksikali-UABC-DF-UNAM
Diplomita je Holokinetika Psikologio-AIS-Meksiko
Profesoro de Internacia Juro kaj Esperanto-UNAM
Telefonoj: (Portebla) 044 55 + 22 56 37 52 y (01+55) 5661 4080 (advokatejo)
Estas neceso por la homaro ke Unueca Perceptado eniru en la kulturon
http://www.percepcionunitaria.org/eo
------------------------------------------------



Ready for the edge of your seat? Check out tonight's top picks on Yahoo! TV.

Thu Aug 9, 2007 5:47 pm

luisesperanto
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #128 of 1161 |
Expand Messages Author Sort by Date

Pri la nova Prezidanto de UEA vi povas legi en Vikiedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Probal_Dasgupta ... Luis Guillermo Restrepo Rivas ...
Luis Cordova-Meksiko
luisesperanto
Offline Send Email
Aug 9, 2007
5:52 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help